Théophile Cart

Elda Doerfler (Italio)
Artikolo el la rubriko “Laste trovitaj” de TEA-Bulteno (Triesto), Julio/Aŭgusto 2012

Jen ankoraŭ unu karikatura Esperanto-Karto, de la desegnisto Jean-Robert, kiu ekde 1911, komisie de Alice-Leontine Farges, produktis ĝis ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj. Ĉi-foje ni plikonatiĝos kun Théophile Cart, kies agado multe influis nian movadon.

Li naskiĝis en 1855 apud Dordogne kaj mortis, maje 1931, en Parizo. Cart studis en diversaj eŭropaj urboj, krom en Parizo: Bazelo, Berlino, Romo. Pro lia kono de sep lingvoj, la franca registaro sendis lin al Upsalo, ĉe kies universitato li instruis la francan beletristikon. En Parizo, post tiu sveda parentezo, li iĝis instruisto ĉe, interalie, la Lernejo de Politikaj Sciencoj. Li estis ankaŭ prezidanto de la Lingvistika Societo. Malgraŭ tio, ke Cart estis ricevinta jam en 1894 gramatikon de Esperanto, li ĝin eklernis nur post legado de artikolo, el la plumo de Carlo Bourlet, aperinta en la organo de Touring Club, en 1901. Ekde tiam li iĝis plej fervora disvastiganto kaj instruanto de Esperanto. Krom multnombraj artikoloj kaj broŝuroj pri la lingvo, li skribis lernolibrojn kaj vortarojn, kiuj altiris la atenton de la tiama Esperanto-movado kaj iĝis klasikaj verkoj, ofte tradukitaj al aliaj lingvoj. Unue administranto de la Presa Esperantista Societo(1) kaj poste ties direktoro, li dediĉis al tiu entrepreno ĉiujn siajn fortojn kaj energion, superante multegajn malfacilaĵojn. Sur la poŝtkarto aperas multaj akronimoj, el kio kompreneblas, ke li estis plene engaĝita en diversaj agadoj poresperantaj: Prezidanto de la Sociétè pour la propagation de l’ Espéranto, prez. de la Akademio, direktoro de la Komisiono pri komuna vortaro, k.a. Krome li tre aktivis helpe al blinduloj, jam ekde 1903, ankaŭ per eldono de la brajla gazeto Esperanta Ligilo.

F-no Cécile Royer, S-ro Coppet kaj Théophile Cart en leciono ĉe Touring Club
(poŝtkarto sendita de C. Royer en 1912)

Sed li ĉefe estis “LA FUNDAMENTISTO”. Kiam aperis unu el la plej seriozaj minacoj, trafinta la esperantistaron, kiu timige endanĝerigis la pluan ekziston de la lingvo, nome la lingvo “Ido”, li plej sindediĉe, plej persiste kaj insiste batalis kontraŭ ĝi. Nur lia, dujara, senhalta kaj streĉa klopodado sukcesis savi el kompleta ruiniĝo la Esperanto-movadon, kaj tio certe plu stimulis lin, kontraŭstari ĉian lingvo-reformemon, subtene de la principo, ke Esperanto devas sekvi sian naturan evoluon. Eĉ kontraŭ la enkonduko de novaj vortoj li luktis, ne hezitante kritiki pro tio la tiutempajn gravajn verkistojn, kiaj Kabe, A. Grabwoski kaj eĉ Zamenhof mem! “Ni laboru, restante fidelaj al nia senŝanĝa Fundamento” estis lia devizo, kaj ĝis sia morto plenfidela al tiu ideo li restis!

Noto

  1. Unua Esperantista eldonejo, fondita en 1904, en Parizo, kiu transprenis la redaktadon de “Lingvo Internacia”.

Fontoj: Vikipedio kaj Enciklopedio de Esperanto