La Barĉo

Reprodukita el “Paris-Esperanto” n-ro 3 – Decembro 1906, laŭ kopioj afable liverita de Jean Amouroux (FR) por la retejo de KCE-Campinas, kiun zorgis James Piton (BR)

Sinjoro Cart kun kelkaj “atestuloj” fondis tiun gajan amikan ĉiumonatan vespermanĝon malkaran, kiu kostas nur 2 fr. 15 kaj okazas en restoracio 18, strato St. Martin.

Ne ĉiu havas rajton partopreni. Povas esti “Barĉano” nur tiu, kiu posedas la Ateston pri Kapableco. Tie oni nur parolas Esperante kaj kiu parolas unu vorton france, tiu ricevas kiel punon la “paperan ĉapelon”. Je ĉiu vespermanĝo oni invitas iun konatan Esperantiston voĉdone balotitan.

Poŝtkarto pri La Barĉo (1906), kun la menuo kaj klarigoj pri la sistemo de kostoj (ekzistas versio sen la menuo).
[kolekto Jean Amouroux]

La invitito de la lasta Barĉado, kiu okazis la 6-an de Novembro en la Kutima Barĉejo, estis s-ro G-alo Sebert, kiu bedaŭrinde ne povis ĉeesti. Ĉiufoje oni elektas raportonton, kiu devos dum la sekvanta vespermanĝo raporti pri la antaŭa. La raportinto estis s-ro Blangarin, kiu legis (ĉar la raportoj estis enskribitaj en ora libro) plej bonhumoran rakonton.

Li eĉ verkis laŭ la muziko de Deshays la jenan spritan kanton imitantan “La Vojo” – Tiu kanto estas harmoniigita kaj ĥore aranĝita de s-ro F. de Ménil:

I

Sur larĝa irejo brilegas barĉejo
Al kiu malsate ni kuras,
Simile al napo antaŭ la azeno
Al ni la plenigon ĝi montras
Kaj nin ne allogas orumita pano,
Nek rostita koko, nek ŝaŭma ĉampano,
ĉar bonega barĉo, zorge preparita,
Jen estas la sup’ elektita.

III

Se dum la somero, pro longa sekeco
Ni bonan la beton ne havas,
Ni dankas someron, ĉar la barĉejestro,
Per napo la barĉon li faras.
Ne mortos jam nia kara barĉanaro;
Ĝin jam ne timigas la beto nek barĉo.
Obstine ĝi barĉas, la ventron plenigas,
Kaj nur Esperante babilas.

II

Ni barĉas kaj barĉas, neniam laciĝas
Pri l’beto manĝata pensante.
Cent betoj manĝiĝas, mil betoj manĝiĝas,
Ni barĉas kaj barĉas kontante.
“Ho! Ĉesu!” ridante frenezaj admonas –
“Rebarĉu! Rebarĉu!” en ventr’ al ni sonas:
“Obstine barĉejon, la beto nin benos
Se ĉiam la barĉon ni volos”

IV

Nur majstre, majeste kaj ne petolante
Manĝiĝas la barĉo ŝatata.
Eĉ guto malgranda, el ĝi forŝprucante,
Per lango tuj estas glutata.
Ridemo, gajeco, ĝojo kaj ŝercamo,
Jen estas la devoj de bona barĉano.
La gaston ni amos se barĉaniĝos,
Kaj kune denove ni barĉos!

Ĝin kantis nia amiko Grosset. Poste S-ro Corret rakontis la ŝercan manieron uzindan por vojaĝi senpage en la Omnibusoj en Parizo; kaj fine D-ro Javal donis al la kelnero lecionon de Esperanto, klarigante la uzon de la afiksoj: bo, beto, betulo, arbo, arbeto ktp.

La proksima Barĉado okazos merkredon, la 5-an de Decembro.