La Cseh-Instituto dum la Milito

Reprodukita el “Esperanto Internacia”
Julio-Augusto 1945, pp. 57-59


laŭ kopio afable liverita de Jean Amouroux (FR) al la retejo de KCE-Campinas [bildoj aldonitaj de James Piton por la retejo, neniu bildo en la originala eldonaĵo]

Ĵus rekomenciĝis la poŝta servo al la eksterlando. Mi rapidas uzi ĉi tiun unuan okazon por kore saluti niajn ĉiulandajn samideanojn kaj kunlaborantojn, kaj doni al ili kelkajn informojn pri la sorto de nia Instituto.

Post la eksplodo de la milito, en septembro 1939, la nederlanda registaro postulis la domon de nia Instituto en Riouw-strato 172, por loĝigi en ĝi iun regnan oficejon. Tiam la familio Isbrücker kaj la Instituto kune luis grandan domon en la proksimeco de la marbordo, kaj ni daŭrigis niajn laborojn, kvankam en pli malgranda skalo, ĝis la germana invado en majo 1940.

La sidejo de la Instituto ĉe Riouwstraat 172, Hago (Nederlando) en poŝtkarto el 1937

Konante la persekutadon de Esperanto en Germanujo, post la okupo de Nederlando ni intencis savi la Instituton kaj ĝiajn posedaĵojn per formala likvido, sed tio ne estis ebla, ĉar la Instituto estis laŭleĝa kaj fondaĵo kaj jura persono, kaj tial laŭ la nederlanda leĝo ne dissolvebla. Aliflanke la germanaj aŭtoritatoj ripete akcentadis, ke ili venis al Nederlando nur kiel amikoj kaj protektantoj, por defendi la neŭtralecon de Nederlando, kaj ke ili tute ne intencas fari ian ŝanĝon en la vivo de la nederlanda popolo.

Efektive, en la komenco oni ne ĝenis nian movadon; eĉ oni permesis uzi Esperanton en la korespondado kun la neŭtrala eksterlando, kaj la poŝtoficejoj en Germanio daŭrigis akceptadi abonojn por La Praktiko. Tial, post kelkmonata paŭzo, en la aŭtuno de 1940 ni rekomencis la publikigadon de La Praktiko, kaj ni havis en la oficejo de la Instituto ĉiusemajne bone vizitatan kunvenon por la studado de la historio de la Esperanto-movado.

Sed la 20-an de marto 1941 surprize aperis en la oficejo de la Instituto du policistoj, kaj je la ordono de la germanaj regantoj ili fermis la Instituton kaj konfiskis ĝian tutan havaĵon. Per du grandaj transport-aŭtomobiloj oni forportis la oficejajn meblojn kaj maŝinojn, la tutan arkivon kaj la stokojn de niaj eldonaĵoj. La policistoj iris de nia oficejo al la presejo, kie oni ĝuste komencis la presadon de du numeroj (marto kaj aprilo 1941) de La Praktiko. Ili haltigis la laboron kaj disrompis la kompostaĵojn.

Poŝtkarto el 1941 per kiu Cseh informis en la nederlanda kaj la angla (en Esperanto estus malprudente) pri la likvido de la Instituto fare de la germanaj invadintoj, ke publikigo de
La Praktiko estas malpermesata kaj ĝia lasta numero
aperis februare de 1941.

Ni tuj komencis klopodadon por savi la havaĵon de la Instituto, almenaŭ ĝis tiu grado, ke la kreditoroj de la Instituto povu ricevi siajn postulojn. La kompetenta germana ĉefoficisto, ministeria referento D-ro Schwier, likvidanto de la kulturaj movadoj, montris sin fanatika malamiko de Esperanto. Nenia objektiva kaj logika rezonado estis kun li ebla. Fanfarone li diris, ke li jam neniigis la Esperanto-movadon en Germanujo kaj Polujo, kaj li minacis nin per aresto kaj koncentracia kampo, se ni pledas por Esperanto kiel rimedo al internacia amikeco kaj paco, ĉar “pacifismo kaj humanismo estas la plej grandaj krimoj kontraŭ la vivo de la popoloj”. Li estis preta paroli kun ni nur pri negocaj aferoj. Ni petis lian konsenton, ke ni forvendu la librojn al la neŭtrala eksterlando, por fari tiamaniere monon por niaj kreditoroj. Li rifuzis tion kaj deklaris, ke la libroj estos detruataj por fabriki el ili novan paperon.

Je nia rimarko, ke inter la konfiskitaj libroj troviĝas ankaŭ verkoj de Goethe, Schiller kaj aliaj germanaj verkistoj, li respondis, ke ankaŭ tiujn librojn oni detruos, ĉar Esperanto devas malaperi el la mondo. La verkojn de tiuj aŭtoroj oni devas legi en la germana originalo aŭ en iu nacia lingvo en traduko, sed ne en Esperanto, ĉar Esperanto ne estas lingvo (!). Plue li severe malpermesis al ni fari ian ajn laboron plu por Esperanto, ĉar “la Esperanto-movado estas nenio alia ol la ruza klopodo de la judoj kaj framasonoj detrui la naciojn kaj regi la mondon”.

Je mia diro, ke la malpermeso de laboro kaj malebligo de enspezo signifas por mi persone, ke mi estas metita sur la straton, tiom pli, ĉar ankaŭ mia privata monŝparaĵo, mia sola asekuraĵo je la kazo de eventuala invalideco, estis grandparte pruntedonita al la Instituto por la eldonado de libroj, li cinike respondis:

– Jes, sed tie vi ne estos sola. Vi estos nur unu el la centoj, kiuj estas jam metitaj sur la straton.

Jen la vera aspekto de la modela “sociala ŝtato”!

Inter la konfiskitaj libroj estis ankaŭ la eldonaĵoj de la firmo Hirt en Lejpcigo. Tiujn librojn mi aĉetis en 1938, do jam dum la Hitler-reĝimo, kun la permeso de la germana registaro, kaj ni pagis la prezon de pli ol 13 mil guldenoj pere de la Germana Nacia Banko. Ni diris tion al D-ro Schwier kaj demandis, kial do du jarojn antaŭe oni permesis la forvendadon de tiuj libroj anstataŭ detrui ilin? Sen hezito, kaj sen ia signo de honto, li respondis:

– Ĉar tiam ni bezonis holandan valuton, sed nun ni jam posedas la tutan.

Tio estas la tipa mentaleco de rabistoj. “Justeco estas la fundamento de la regnoj”, diras la antikva proverbo. Al la Tria Regno tute mankis tiu fundamento. Tial nepre devis sekvi ĝia terura renversiĝo.

En la aŭtuno de 1941 la librojn kaj aliajn eldojnaĵojn de la Instituto, kune kun la tuta arkivo kaj administracia papermaterialo, oni transportis al iu paperfabriko… Miloj da kliŝoj, insignoj k.t.p. havis similan sorton. Sed tamen en la lasta momento, kiam la disŝirado de la libroj estis jam komencita, per la helpo de bonvolaj policistoj ni sukcesis savi de la pereo malgrandan kvanton de libroj kaj aliaj esperantaĵoj. Alia ne granda kvanto de libroj saviĝis tiel, ke ĝi restis ĉe la bindisto, nerimarkate de la germanaj vandaloj.

La oficejajn meblojn kaj maŝinojn oni disvendis en publika aŭkcio. Ni uzis tiun okazon kaj reaĉetis (!) por 750 guldenoj kelkajn objektojn, kiuj ankoraŭ ne estis forvenditaj. Parton de la tiel savitaj aĵoj (skribmaŝinojn kaj adresmaŝinon) ni ludonis al oficejoj, kaj tiel la Instituto (dormanta sed ne mortinta!) ricevis ĉiumonate sumeton, kvankam bagatelan.

Inter la reaĉetitaj objektoj estis ankaŭ nia bonega multobliga aparato (ciklostilo). Tiun ni transdonis al iu komercisto de kontormaŝinoj kun la peto, ke li helpu nin, ludonante la aparaton al iu oficejo. Li promesis plej zorge klopodadi por nia helpo. Sed poste evidentiĝis, ke li simple forvendis la aparaton al iu konato kaj la monon forgesis en sia poŝo… Li senkulpigas sin per tio, ke li malsatis kaj bezonis monon. Je nia demando, kial li ne vendis prefere sian pianon, li respondis kun infana naiveco:

– Ĉar mia edzino tre ŝatas pianludi.

Nun la polico premadas lin al pago, sed sen sufiĉa sukceso, ĉar li ne havas monon. Sed eĉ se li pagus, tio ne helpus nin, ĉar nuntempe en Nederlando ne estas plu aĉeteblaj tiaj aparatoj. Kaj ĝia manko tre malhelpas nin nun, ĉe la rekomenco de niaj laboroj.

Kelkajn savitajn aĵojn ni deponis ĉe amikoj por gardado. Sed preskaŭ ĉie persekutis nin la demonoj de l’pereo. Ĉe unu amiko la akvo kaj ŝimo faris gravajn difektojn, ĉe alia amiko la savitaj Esperanto-krajonoj pereis, kiam lia domo forbrulis okaze de la fatala bombado de Hago la 3-an de marto 1945. Kaj nian bonegan, multekostan projekcian aparaton, ankaŭ savitan el la germanaj ungegoj, enrompistoj forŝtelis, kiam dum la lastvintra peza malsatego regis en Hago ĝenerala ŝtelado kaj rabado.

Poŝtkarto de la Esperanto-Domo en Arnhem (1936)

La Esperanto-Domon en Arnhemo post la germana invado ni devis transdoni al la armeo por la celoj de sanatorio. La urbestraro de Arnhemo transportigis tiam ĝian inventaron (hotelan meblaron kaj litaĵojn por 50 personoj kaj restoracian instalaĵon por 100 personoj) kune kun multaj libroj, kiujn ni en la Esperanto-Domo gardadis, al iu subtegmenta tenejo. Ni esperis, ke tiuj gravaj valoraĵoj saviĝos. Sed en septembro 1944, okaze de la fatala katastrofo de Arnhemo, verŝajne ĉio pereis. Certecon ni ne havas, ĉar ni ankoraŭ ne povis vojaĝi al Arnhemo, kaj je niaj demandaj leteroj ne venis respondo.

Poŝtkarto kun aspekto de unu el la gastĉambroj (1936)
Koverto enpoŝtigita en la Esperanto-Domo. Dum la someroj
de 1937 ĉis 1939 tie funkciis nederlanda poŝtoficejo
pro la alfluo de turistoj [kolekto J. Piton]

Se ankaŭ la aĵoj en Arnhemo detruiĝis, la domaĝo de nia Instituto sumiĝas je pli ol 86 mil guldenoj.


En la komenco de 1943 la germanoj komencis konstrui sian nevenkeblan Atlantikan Muron. Tiam ili evakuis la marbordan regionon kaj devigis nin transloĝiĝi al nova adreso: Riouw-strato 169 en Hago, kie ni ĝis hodiaŭ ankoraŭ loĝas.

Dum la lastaj tempoj de la milito ni devis pli kaj pli suferi kaj fizike kaj morale pro la kreskanta rabiiĝo de la malesperantaj germanoj. Daŭre ni devis preparadi kaŝlokojn por ni mem kaj por niaj valoraĵoj. Speciala plago sur ni estis la flugantaj bomboj, ĉar Hago estis plena de ekirejoj. Granda parto de tiuj inferaj aparatoj falis kaj eksplodis jam kelkajn sekundojn post la ekflugo, kaŭzante grandan detruadon. Multaj tiaj fiaskintaj bomboj falis en la proksimeco de nia loĝejo, unu eĉ en la Riouw-strato mem, kaj nur la diferenco de duona sekundo savis nin de la frakasiĝo. Ĉe tiu sola okazo 600 loĝejoj en nia kaj la najbaraj stratoj fariĝis neloĝeblaj. Kun speciala bonŝanco ni perdis nur niajn fenestrojn.

La plej malfacilan tempon ni havis dum la lasta vintro, kiam la venĝemaj germanoj per la malsatigo volis nin rompi. Sen sufiĉa nutraĵo, sen lumo kaj hejto, sen telefono kaj tramo, sen radio kaj bicikloj, en Nederlando tiel necesaj! – ni devis kiel Robinsonoj vivi dum pli ol duonjaro. Pro la ege peza glavo de la malsatado komenciĝis ĝenerala sovaĝiĝo. Multaj centoj da homoj mortis pro malsato, inter ili ankaŭ Esperantistoj.

Fine, en la plej kriza momento, aperis la amikaj flugmaŝinoj kaj la ŝipoj de la Sveda Ruĝa Kruco kun la necesegaj nutraĵoj, kaj baldaŭ sekvis nia senpacience atendita liberiĝo.

Bedaŭrinde multaj el niaj amikoj kaj kunlaborantoj ne atingis la liberiĝon. Plurajn, inter ili nian konatan propagandiston s-ron Glück, englutis la germana buĉmaŝino. S-ro Pragano saviĝis, forkurante lastmomente el la manoj de la polico.

La familio Isbrücker, kaj ankaŭ mi mem, feliĉe, restis sufiĉe sanaj kaj anime fortaj. Ni perdis kvin belajn jarojn el nia vivo, sed ni ne perdis nian optimismon kaj kuraĝon. Ni komencis rekonstrui ĉion, kio detruiĝis, kaj ni decidis fari pli multe kaj pli bone, ol antaŭ ĉi tiu kruela kaj abomena, sed ankaŭ instruriĉa, milito.

Instruistoj laŭ la Cseh-metodo: hungaro Julio Baghy, baratano L. Sinha, estonino Elinjo Pähn
en poŝtkartoj el la 1930-aj jaroj.

Nian rekonstruan laboron tamen tre malfaciligas la manko de rimedoj. Ni jam komencis ĉe la registaro paŝojn por ricevi ian domaĝkompenson, sed la kompetentaj oficejoj povos komenci la pritraktadon de tiaj petoj antaŭvideble nur post monatoj, pro la detruita stato de la ŝtata aparato. Eĉ nun, ses semajnojn post nia liberiĝo, ni ne havas ankoraŭ elektron kaj gason, telefonon kaj tramojn, nek fervojan kaj alian trafikon. Tiel “grunde” kaj “totale” elrabis nin niaj germanaj “protektantoj”.

Ankaŭ ĉambrojn por oficejo ni vane serĉas pro la grandega manko de domoj. La duono de la domoj en Hago detruiĝis pro bombadoj kaj flugbomboj; tutajn stratojn la germanoj mem detruis por konstrui tie fortikaĵojn, kaj plurajn centojn da domoj la suferanta popolo detruis dum la vintro, por ĉerpi hejtlignon. Do ni devas provizore ekzercadi ankoraŭ la belajn virtojn de pacienco kaj espero.

Sed malgraŭ ĉio nun, rekomencinte la homan vivon, ni klopodos, ke la perdita prospero revenu kaj eĉ pliiĝu, por nia lando kaj por nia movado.

Hago, la 16-an de junio 1945
Andreo Cseh

Poŝtkarto el 1930 kun aŭtografa saluto de Andreo Cseh sur la dorsflanko [kolekto J. Piton]