La franca savinto de Esperanto: Louis de Beaufront

Roland Jossinet (Francio)
Artikolo pri Beaufront reprodukita el “Franca Esperantisto” Junio 1998, n-ro 498, pp. 42-48 (speciala numero 1898-1998 – Centjara asocia Esperanto-movado en Francio – Unua Kajero 1898-1926)
Bildoj aldonitaj de James Rezende Piton (Brazilo)

Vilaĝo Marestmontiers, 30 km sude de Amiens (urbo inter Paris kaj Lille). Vi eniru en ĝian tute malgrandan tombejon kaj vi trovos tombon kun cementa kovraĵo tute sennoma, eĉ sen la skribo “Ci-git” (tie kuŝas), neniu nomo. Nur krucifikso.

Tie ripozas tiu, kiu estis la unua savinto de Esperanto kaj kiu fariĝis poste malfidela je ĝi. Ĉu vi demandas pri lia nomo? Ĝi estas Beaufront. (bofron’)

Poŝtkarto el la frua serio L’Esperanto en Francujo, (1902), kiu prezentas ses gravulojn: Zamenhof, De Beaufront, Trompeter, Méray, Lemaire kaj Bourlet

Kiam, pro pulma sangalfluo, li mortis, la 8-an de Januaro 1935, absolute neniu sciis liajn verajn antaŭomojn kaj… familian nomon; lia amiko René Lemaire (1876-1954), industriisto en Epernay, kiu estis dum dek jaroj la unua sekretario de la Societo por la Propagando de Esperanto, ankaŭ­ idisto – kvankam neaganta – estis alvokita de la lasta familio, ĉe kiu Beaufront vivis kiel privata instruisto.

Neniun oficialan paperon oni trovis. Cetere, kelkajn tagojn antaŭ sia morto, Beaufront bruligis plurajn dokumentojn el Britujo.

Fraŭlo, sen konata familio li estis. Oni deklaris lian morton en la urbodomo de vilaĝo Thezy-Glimont (10 km sude de Amiens) kie li mortis, sub la nomoj, kiujn li mem donis al si: “de Beaufront, Pierre, Josselin, Gerald, Eugène, Albert, Louis, naskiĝinta en Paris, la 3-an de Oktobro 1855 – filo de patro kaj de patrino, kies nomoj ne estas konataj de la deklaranto”. (mortregistra libro de Thézy-Glimont kaj en tiu, neniu indiko pri la distrikto de Paris)

Apud Marestmontiers, en alia vilaĝo Grivesnes, kie li preskaŭ­ konstante restadis 27 jarojn en la bieno “La Folie” (loknomo, kies etimologio estas ne “frenezeco” (folie) sed “foliaro”. La bieno de La Folie estis tute detruita dum milito 1914-1918). Li ricevis, por partopreni la leĝajn elektojn, balotkarton kun la samaj nomoj, antaŭnomoj kaj la profesia indiko “homme de lettres” (verkisto). Malgraŭ tio evidentiĝis, ke lia familia nomo estis tute alia. (Atesto de la urbestro de Grivesnes. Cetere Beaufront neniam balotis. Ĉu li timis monpunon pro falsa nomo?)

Efektive la vivo de Beaufront estis plene mistera, vere stranga, tute enigma. Prof-ro Waringhien jam konjektis la nenormalecon de lia vivo, lian mitomanion (konfirmitan de René Lemaire), kiam, studante lian fizionomion, lian karakteron kaj ĉefe lian agadon, li majstre skizis la francan periodon de la Esperanto-historio en sia gravega verko Leteroj de Zamenhof (oni relegu la p. 5-257 (vol. 1), 24-167-356 (vol. 2)), kiu devus esti en la manoj de ĉiu samideano.

Oni ankaŭ­ relegu en Enciklopedio de Esperanto la artikolon pri Louis de Beaufront: “Prof. Nask. 3 Okt. 1855 en Paris. Ĉe liaj studadoj lingvistikaj (…) li ricevis konsilojn, eĉ lecionojn de Max Muller (…) li ricevis doktorecon pri teologio, sed fakte estis nek monaĥo nek sacerdoto. Vojaĝante en Hindujo (…) B. spertis mem neĝustecon de la aserto, ke oni povas kompreniĝi ĉiuloke per la franca kaj angla lingvoj, sed B. ja komprenis ankaŭ la germanan, hispanan, italan, hungaran kaj araban lingvojn. (…) En Benares (urbo citita laŭ la artikolo de Progreso), li rimarkis, ke la vortoj tabako, teatro k.a. kompreniĝas internacie (…) tio kondukis lin al ideo pri artefarebla lingvo, internacia. Fariĝinte privata instruisto (…) en 1877 post financa katastrofo kaj gravega tifo, li provis realigi L.I. per sistemo, kiun li nomis “Adjuvanto”, sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis…”

Tiu artikolo, ne subskribita, estas nur parta traduko de sama artikolo, kiu aperis en la idista gazeto Progreso (Okt. 1932), kaj tiu lasta artikolo estas presigo de krajona artikolo, propramane verkita de Beaufront kaj eltrovita post lia morto en sigelita koverto. Tiun artikolon krajonan mi mem legis. Pli kompleta ol la artikolo en la Enciklopedio estas la artikolo en Progreso: “…je la morto de lia patrina avino, duone angla, kiu edukis lin, ekde kiam li orfiĝis dum lia dekdua jaro, li forveturis en Britujon…” (en la letero de 1907, li eĉ pretendas, ke li iam vojaĝis en Brazilon).

Nu, kribrado de tiuj informoj de Beaufront pri li mem pruvis, ke ili estas grandparte falsaj; estas ĝustaj nur la naskiĝdato, la indiko pri nepastreco, almenaŭ parte la aludo pri la “ampleksaj” lingvaj konoj, la tifa febro, la profesio kaj lia orfeco.

Dank’al la preciza naskiĝo-dato (oni vidas, ke restis ĉe Beaufront la malgranda respektosento pri lia origino), filo de Lemaire kaj poste mi mem povis retrovi la akton pri naskiĝo (en arkivoj de la departemento Seine, en Paris, akto refarita la 27.1.1876) de Beaufront. El tio oni povas konstati, ke liaj veraj nomoj estis CHEVREUX, Louis, Eugène, Albert. Tiu akto estis refarita la 27-an de Januaro 1876, laŭ la deklaro de Beaufront kaj laŭ­ lia baptoakto. La originala naskiĝo-akto malaperis en la brulado de la Ĉefa Urbodomo de Paris en 1871.

Tiu refarita oficiala akto, kaj ankaŭ lia baptoakto (la 9-an de Oktobro 1855), kiun mi same konsultis en la preĝejo Saint-Vincent de Paul, Paris, montras lian naskiĝdomon, 1 bis, rue Riboutté, Paris-X. Tiu domo ankoraŭ ekzistas. sed silentas pri la nomo de la patro kaj montras la nomojn de la patrino: Chevreux, Louise, Armande, “rentulino”, t.e. senprofesia.

Feliĉe, petante la refaron de sia detruita originala naskiĝo-karto, Beaufront montris en sia deklaro sian loĝlokon Courtry, Seine-et-Marne. Kurioze estas, ke ekzistas tri vilaĝoj kun sama nomo Courtry en la departemento Seine-et-Marne. Kompreneble mi komencis mian enketon en malĝusta Courtry. Sed tombo Octavie Chevreux en la tombejo de Sivry-Courtry estis por mi favora indiko.. Posta enketo surloke pruvis, ke li estis studento, kun laŭleĝa loĝadreso ĉe parencoj en Sivry-Courtry (Verŝajne 10 rue du Poncelet aŭ­ 14 rue du Château. Lia familio estas registrita sur la listoj de popolkalkulado en 1876. Li mem ne estas registrita – el arkivoj de Seine-et-Marne, en la ĉefurbo Melun), kiam oni enskribigis lin por soldatrekrutiĝo en 1875. Cetere, li ne estis akceptita kiel soldato pro miopeco, korbatoj kaj daŭra bronkito.

Same kiel ĝenerale faris la filoj sen konata patro, Beaufront verŝajne hontis pri sia patrino, pri kiu li neniam parolis, eĉ en la longa tempo de dudek sep jaroj, dum li vivis kun la sama familio. Efektive lia patrino naskiĝis kaj mortis nek en Paris, nek en Courtry (Arkivoj de Seine kaj Seine-et-Marne, dekjaraj tabeloj), sed en Blandy-les-Tours. Tio estas vilaĝo apuda, “lulilo” de la familio Chevreux. La loko konsistis el la strangaj, tre simplaj kaj malriĉaj homoj: ĉeval-ŝarĝveturigistoj, agrikulturaj manlaboristoj, ŝafgardistoj. Neniu indiko pri duon-angla avino. En 1903, li skribis al H. Bolingbroke Mudie: “nepo de anglino, mi konas pli multe ol aliaj la karakteron anglan” (The esperantist, n-ro 1, Nov. 1903, p. 9).

Sed ja lia patro estis tre verŝajne angla. Beaufront kredis lin iu nobelo Courtenay, el fama franc-devena familio, kies ĉefa branĉo daŭre vivas en Britujo. La nomo Courtenay devenas de samnoma franca urbeto apud Orléans; la familio havas ankoraŭ­ francan branĉon; kurioze estas, ke membro – unu el la lojalaj – de la Delegacio, estis la pola prof. Baudoin de Courtenay, ankaŭ de franca deveno kaj kies prapatroj, devenantaj ĉu de iu Joscelin, grafo de Sens, ĉu de Pierre de France, sepa filo de la reĝo Louis VI (Ludoviko la dika) – en tiu lasta kazo ili estis iam imperiestroj de Konstantinoplo (nuna Istambulo).

Pro tio Beaufront aldonis al siaj tri laŭleĝaj antaŭnomoj Louis, Eugène, Albert, du aliajn: Pierre kaj Josselin, kiuj “memorigis” pri liaj gloraj prapatroj imperiestroj. (Eugène estis la antaŭnomo de lia baptopatro Eugène Lecomte; en 1855, angla princo Albert vizitis Paris kaj la unua posedanto de la feŭda kastelo en Blandy-les-Tours estis iu Josselin, vic-grafo de Melun)

La vero ŝajnas al mi pli simpla. La tiama Lord Courtenay neniel povis esti la patro (nekrologa artikolo en The Times), sed Beaufront ricevis de tempo al tempo ĝis sia morto bankĉekojn de juristo Courtenay (ne nobelo!), testamente komisiita de lia nekonata sed cel-konscia patro.

Oni ne scias, kie Beaufront studis. Supozeble li lernis en kolegio religia. Ĉu en kolegio jezuita? Nenio pruvas tion. Ne pruvas tion eĉ lia silento tipe jezuita. Dekkvarjara, li ekstudis latinon kaj filozofion (laŭ letero 2.1.1893 de estonta D-ro Glatard al nia veterana samideano D-ro Maillard, prezidanto de la grupo en Bourg-la-Reine). Certe Beaufront sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon, kun speciala permeso, li skribis, ĉar ankoraŭ ne dekkvinjara (lia nomo ne estas registrita en la listoj de Sivry-Courtry pri la popolkalkulado de 1881). Sed esploroj en la oficialaj Ekzamen-arkivoj en Paris kaj en Melun montriĝis vanaj.

Oni ne scias certe, en kiu unua familio li fariĝis de 1877 privata instruisto (Revuo Saint-Nicolas, Nacia Biblioteko, Parizo), eble en familio de la urbo Bayeux, sed presigante en Oktobro 1882 anonceton en porjunula gazeto (lia nomo ne estas en la balotlisto de tiu kvartalo en 1883. Arkivoj de dep. Seine.) por trovi novan mastron, li montris kiel poŝtadreson I.J. 13 bis passage Verdeau, Paris IX. Li ne loĝis tie. Li dungiĝis ĉe familio Bertrand, kun kiu li vojaĝadis en la urboj Saint-Raphael (Francujo) kaj Bordighera (Italujo).

Kiam Beaufront estis varbita al Esperanto? Printempe de 1888. Tiam li restadis kun la familio Bertrand en Antibes, domo “Taormina”, boulevard du Cap. Iun varman tagon, lia edukato Lucien Bertrand eniris en kafejon kaj legis en ilustrita revuo jenan anoncon: “Lingvo internacia. Manuel complet. Doktoro Zamenhof” kaj “Dua libro”. Li alportis la gazeton al Beaufront. Beaufront mendis la du verkojn kaj, leginte ilin, tuj sendis sian aliĝon al D-ro Zamenhof. [Noto: en Bulteno Franca Ido, Okt.-Dec. 1933. Beaufront skribas “Le rire”. Eraro estas, la revuo “Le rire” de Paris fondiĝis nur en 1894. La aludita anonceto ankaŭ ne troviĝas en alia revuo “Le rire”, kiu aperis en Bordeaux de 1887 ĝis 1890. Verŝajne temas pri alia samaspekta amuza revuo.]

Esperanto penetris en Francujon per amuza, eble karikatura gazeto frivola!

Verŝajne jam komence de 1887, vojaĝante per fervojo kun la familio Bertrand, li metis sian kapon ekster la kupea fenestro kaj io malordinara, neatendita subite okazis: nesupozita peruko, kiu kovris la antaŭ­an parton de lia kranio, forflugis pro la vento kaj aperis kalva supraĵo. Tion registras skriba teksto de D-ro Bellanger (familio Bertrand). Ĉu kelkajn jarojn poste Beaufront ne legos per surprizitaj okuloj la frazon en la Ekzercaro: 39: “la vento forblovis de mia kapo la ĉapon”?). Ĉu vi vidas lian neenviindan situacion? La kunvojaĝantoj surpriziĝas kaj… ekridegas, la familio Bertrand ekmokas.

Nu, kio okazis post tiu… malkovro? Chevreux alprenas sian pseŭdonimon de Beaufront (bela frunto efektive), tiun nomon, kiu vole nevole signas epokon de nia lingva historio. Oni konos plu nur la nomon Beaufront (kiun li neniam oficialigis per juĝo de “Conseil d’Etat”, supera juĝa instanco. Listo de Saint-Marc, Nacia Biblioteko; alia familio en Paris havas la nomon Beaufront, laŭ­leĝan). Ĝi troviĝas en la unua adresaro (1889) de Zamenhof, kun adreso en Rumont (apud Fontainebleau, vidu la artikolon “Francujo” en la Enciklopedio), ĉe la sama familio Bertrand (Adresaro BOTTIN, plena kolekto de ties administracio. Notinde la unua inventisto de la angla-franca dulingvismo estis Paul Chapellier (ĉ. 1919), avo de Lucien Bertrand).

En 1891, Beaufront loĝis kaj laboris ĉe grafo de Lavallière, en Saint-Sulpice (Tarn) apud Toulouse; tri el liaj tiamaj leteroj, plenaj je konfido kaj agadplanoj, aperis en La Esperantisto. Ankaŭ, jam en unu el tiuj leteroj, li skribis al Zamenhof, ke por Esperanto li rezignis sian propran projekton de Lingvo Internacia faritan en 1882. Li jam fanfaronis…

En 1892, li loĝis en Epernay kaj tiam presigis en Nurembergo, je la kosto de W. H. Trompeter, sian unuan verkon Langue Universelle Esperanto. Manuel complet kaj varbis la ardan junan René Lemaire.

Poŝtkarto el la frua serio L’Esperanto en Francujo, (1902), kiu prezentas ses gravulojn: Zamenhof, De Beaufront, Trompeter, Méray, Lemaire kaj Bourlet

Notinde estas, ke en 1893, volante utiligi por Esperanto la universalecon de la latinaj preĝoj (bona ideo!) li publikigis en Reims duan verkon, Preĝareto por Katolikoj, akirinte dank’al la rilatoj de la familio grafo de Maigret (Epernay), la “imprimatur” de Kardinalo Langenieux, Ĉefepiskopo de Reims.

En 1894, li voĉdonis kontraŭ­ la reformoj proponitaj de Zamenhof en La Esperantisto sekve de agitado inter multaj tiamaj esperantistoj. Konservatisma li estis, kun senkompata obstineco. Kiu estus povinta diveni, ke Beaufront, dek tri jarojn poste, fariĝos la flagportanto de la lingvo-skismuloj? La gazeto L’Esperantiste, fondita de li en 1898, estis majstre redaktata.

La 28-an de novembro 1898, la unuan fojon (laŭ broŝuro de Beaufront L’Espéranto: ses raisons d’être), li kaj René Lemaire, renkontiĝis kun alilanda samideano (vorto inventita de Beaufront.), la ruso Postnikov, sur la perono de la stacidomo en Epernay. (ĉar la verda stelo, kvankam inventita, ne estis uzata, R. Lemaire eraris unue renkonten al alia ĵus elvagoniĝinta vojaĝanto “russimila pro la barbo”. Tiu barbulo estis enloĝanto de Epernay.) La vizito de Postnikov havis tre grandan influon sur Beaufront. Postnikov flue parolis Esperanton kaj la tri viroj, kun iom da miro, konstatis, ke ili perfekte interkomprenas unu la alian. [Noto: pri Postnikov oni povas legi artikolon el “La Ondo de Esperanto”, n-ro 69, 2000]

En 1900, lia fama Commentaire sur la Grammaire de la L.I. Esperanto aperis (en tiu verko, li konsilis, ke oni elparolu la vokalojn o, a kaj e ĉiam fermitaj, ekz-e: “jês, mi rakôntas bêlajn anêkdôtôjn”; ĉu la tiela prononcmaniero en la regiono de Reims-Epernay inspiris lin?). Tiam li loĝis kun la familio de Maigret, jen en Epernay, jen en Paris, en luksega apartemento, teretaĝe, 2 rue Marbeuf.

Ĉie, oni longatempe memoradis Beaufront kiel tre afablan viron, agrable konversacieman; lia sinteno estis vere nobeleca, laŭ ĉies atesto, duberuĝaj malmultaj haroj – poste blankaj – kronis lian kapon (atesto de f-ino Cécile Royer), barbeto, nazumo; li parolis laŭ tre pastra maniero (atesto de J. Couteaux) per voĉo akuta, en kiu oni estus eble povinta diveni iom da ambicio. Sed ĉu ambicio – honesta ambicio – estas malpermesita? Tio, kompreneble, nur kompletigas lian portreton faritan de prof. Waringhien, en Leteroj de Zamenhof. Tamen tri detaloj:

  1. fine de 1906 kaj komence de 1907 Beaufront sekrete korespondis kun Couturat kaj Michaux; rendevuo okazis ĉe Michaux en Boulogne-sur-Mer (el arkivoj de Prof. Waringhien).
  2. dum la kongreso en Cambridge en 1907, Beaufront aparte konversaciis kun Zamenhof (laŭ atesto de Beauchemin, kanadano kiu hazarde estis kaŝita en ĉambro kaj subaŭskultis parton de la konversacio ([Progreso, Febr. 1933]). Kvankam ĝenerale singardema kaj profundenrigardanta, nia Majstro estis tiam ensorĉigita de la oleecaj paroloj de Beaufront. Zamenhof konsentis, ke, kaze de neceso, Beaufront akceptu kelkajn reformojn laŭ­ propono de la Delegacio. Vi scias kiamaniere anstataŭ­ defendi Esperanton kaj ellasi la eblecon de kelkaj nedevigaj paralelaj terminoj, Beaufront mem montris sin en la Delegacio kiel la advokaton – se ne tuj la patron – de la projekto IDO.

3) en 1920, ĉar li eksciis, ke liaj leteroj de 1906-7 estos utiligeblaj por la historio pri la Delegacio, Beaufront vizitis la vidvinon Couturat kaj reprenis siajn leterojn (kial kurioze sonas ekzemplo, kiun li mem donis dudek jarojn antaŭe en sia propra Commentaire – p. 33 “tiu virino venis al mi hieraŭ, por ke mi redonu ŝiajn leterojn al ŝi.) Oni bonvolos legi aŭ­ relegi en la Leteroj de Zamenhof la faktojn kaj la gravajn opini-malkonsentojn, kiuj iom post iom disigis Beaufront for de Zamenhof. Ankaŭ oni ne forgesu, ke Beaufront estis el tre malriĉa familio. Orfo je patrino, duobla orfo pro nekonata patro kaj mem malriĉa. Kompreneble tio aldoniĝas al lia korpe kaj psike malsanema temperamento.

Lia unua Vortaro Esperanto-Franca estis eldonita dank’al la monhelpo de grafo Chandon de Briailles kaj tio eble komprenigas pli bone, kial la unua kontrakto subskribita de Beaufront kun la firmao Hachette, montris tiel monstran monavidon malprofite al Zamenhof. Ankaŭ­ lia amiko René Lemaire plurfoje pagis el sia poŝo la fakturojn de L’ Espérantiste. (Kaj mi ne parolas tie ĉi pri la multaj eraroj, kiujn Lemaire legis en la manuskripoj, eraroj, kiujn li devis korekti, kaj kiuj ankaŭ­ iom post iom ŝancelis en li la fidon pri la Zamenhofa Esperanto).

La edukiteco de Beaufront kaj lia profesio en fermita medio permesis, ke li ekpioniru por la nova afero Esperanto. Sed tio neniel preparis lin al la bataloj, nek al la risko de la vivo. Ha! Li aspektis malsame ol ekzemple Bourlet, kiu pro siaj situacio kaj brila inteligenteco, povis doni al si la lukson agadi multe pli arde kaj brue, sed kiu, pro tio mem, ne montris sufiĉan afablemon al Beaufront.

Beaufront malfidis la amasojn – do la kongresojn – kaj li estus bezoninta senti almenaŭ­ moralan dankemon al sia persono pro siaj tre meritplenaj klopodoj. Malo okazis, kaj li fariĝis mute ofendita pro tio kaj jam preta reakiri ĉefan rolon – ludotan en la kulisoj.

Li restis idisto ĝis sia lasta spiro, kvankam li plurfoje bedaŭris sian vivon. Ekzemple al D-ro Corret, kiu sendis al li sian tradukon de “Knock”, Beaufront ĝeme respondis, ke li jam estas tro maljuna por refariĝi esperantisto. (atesto de G. Warnier).

Sur la tombo de Beaufront, neniu surskribaĵo estas. Li volis, ke oni surskribu nur unu vorton – la vorton IDO – sur lia tombo. René Lemaire konsilis, ke oni surskribu “de Beaufront”. Sed laŭdire, marmora tabulo, kun tiu nomo enĉizita, rompiĝis, antaŭ ol esti surmetita.

Vere stranga estis ĝis trans la morto, la vivo de la franca savinto de Esperanto, “al kiu”, kiel prave skribis prof. Waringhien, “ni ĉiuj ŝuldas, ke ni mem estas hodiaŭ esperantistoj”. Tion jam skribis Th. Cart al Bourlet en letero (25.02.1904).

Sendaĵoj de Beaufront

Tre kara Sinjoro,

Ĉu vi povus bv. doni al mi la adreson de S-ro Naquet, kies karton mi ne plu retrovas?

Mi finis la lastan literon de la Vortaro Esperanto-Franca, de kiu preskaŭ ĉio jam estas en ordo kaj la duono metita en paĝoj.

Tre kore via,

L. de Beaufront
4, rue du Gril
Louviers

La jena vizitkarto estis probable sendita al Laisant, ĉar ĝi venas de la sama loko, kie troviĝis la supra poŝtkarto [ambaŭ en kolekto J. Piton, Brazilo]:

La originalaj notoj estis distribuitaj tra la artikolo, por konveno de la legantoj