Poŝtkarto-Serio: Mirinda kuracado

James Rezende Piton (Brazilo)

La eldonistoj ofte produktis ne nur unu, sed plurajn poŝtkartojn pri iu difinita temo. Ruze, per tiuj serioj, oni povis vendi pli da kartoj ol en unuopaj eldonoj. La plurdek karikaturoj de esperantistoj, aperintaj inter la jaroj 1911 kaj 1913, eldonitaj kaj akvarele mankolorigitaj(!) de S-ino Alice Farges en Lyon, estas plej elstara ekzemplo.

Krome, en serio de poŝtkartoj la korespondantoj trovis plian instigon pli longe korespondi, en atendo de la sekva karto.

Ĉi tia estis la sube prezentata serio por reklamo de Esperanto inter franclingvanoj. Mirinda Kuracado estas en kvar poŝtkartoj subskribitaj de la desegnisto “Thomen” kaj eldonitaj de Presa Esperantista Societo ĉ. 1910. Ĉiu poŝtkarto estas parto de la humur-rakonto, tial estus tre malafable sendi po unu ekzempleron al malsamaj homoj kaj ne konatigi la sekvon de la rakonto!

Indas noti, por kompreno, ke en la franca kaj aliaj latinidaj lingvoj, same kiel en la angla, estas unu sama vorto por la konceptoj “lingvo” kaj “lango”.

Mirinda Kuracado.

(1)

– Doktoro jen la malsanuleto.

– Do bone, ni kontrolos lian langon.

Mirinda Kuracado.

(2)

– Sed li havas kvar, sen kalkuli sian gepatran! Kiel vi volas, ke li bone fartu?!

[Hispana, Angla, Germana, Itala]

Mirinda Kuracado.

(3)

Toto sekvis la preskribon de la esperantista kuracisto…

Mirinda Kuracado.

(4)

…kaj nun, li fartas bonege!