Kial oni kolektas Esperantaĵojn?

Rara nedentumita kvarbloko de la poŝtmarko eldonita de Sovetunio okaze de la 40-jariĝo de Esperanto (1927)

Ora monero je 25 steloj (1959)

Klaku la supran bildon por spekti rapidan filmeton pri E-kolektado

Se la unuaj kolektoj en 1890-aj evidente rilatis al libroj, periodaĵoj kaj propagandiloj de Esperanto, iom poste la filatelaĵoj, la laŭmodaj bildkartoj kaj la ĉieestantaj glumarkoj fariĝis atentindaj kaj eĉ motivis la korespondadon inter esperantistoj.

Sed kolektemuloj ne limiĝis al tio – kun la disvolviĝo de nia E-Movado, oni vidis la ekaperon de esperantaj medaloj kaj moneroj, insignoj, ekslibrisoj, vizitkartoj, poŝkalendaroj, afiŝoj, telefonkartoj kaj ĉio, kio surportis la lingvon Esperanto trovis homojn, kiuj interesiĝas pri ili. Por nia bonŝanco, tiuj “juveloj” bone konserviĝis kaj nun, pli ol 100 jarojn poste, estas alireblaj.

Esperanto multe superas ne nur laŭnombre la aliajn planlingvojn, sed ankaŭ laŭ tio, ke ni esperantistoj bone scias pri niaj antaŭuloj kaj pri ĉio, kion ili faris rilate la lingvon. Niaj E-kolektantoj discipline kunigas, konservas, ordigas, pristudas, ekspozicias, pridiskutas kaj diskonigas siajn objektojn kaj tiel helpas la popularigon de memoroj pri historio de Esperanto kaj iamaj agadoj de esperantistoj. Tiusence oni subtenas la esplorantojn de nia movada historio.

Belga poŝtmarko (1982)

Franca poŝtkarto (1912)

Aliĝu al nia Ligo kaj venu kontribui al la pristudoj! Nia tre ilustrita organo La Verda Lupeo, kiun aliĝintaj Liganoj hejme ricevas, ĉiunumere anoncas la aperigon de novaj kolektindaĵoj, rakontas pri eltrovoj de pasintaĵoj kaj prezentas interesajn konkludojn pri kaj pere de esperantaĵoj.